wtorek, 10 marca 2009

Kiel skribi esperantajn literojn

La problemo de esperantaj literoj ne estas nova - ĝi komplikis la vivon de esperantistoj jam en la 19a kaj 20a jarcentoj. Uzantoj de komputiloj havis eĉ pli grandajn problemojn, ĉar komence oni tute ne povis enskribi ilin en esperantajn tekstojn. Pro tio oni uzis anstataŭajn literojn, kiel ekzemple - por ĉ - "cx" aŭ "ch". Ĝis hodiaŭ tiuj ĉi metodoj estas nemalofte uzataj per esperantistoj, tamen pli kaj pli ofte oni uzas softvarajn klavarojn.

Mi ne estas specialisto pri Linukso, do mi diros nenion pri tiu ĉi problemo (tamen mi scias, ke esperantistoj uzantaj Linukson ne havas problemojn). En Vindozo oni povas uzi la klavaron Ek de Jurij Finkel, kiu laboras sen problemoj en Vindozo XP, sed kaŭzas problemojn en Vindozo Vista.

La lasta versio aperis en 2005a jaro kaj oni povas elŝuti ĝin el la jena adreso: www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html

En Vindozo Vista mi mem uzas klavaron skribitan per pola esperantisto, kiu anstataŭas la estonan - oni povas trovi ĝin en la forumo Esperanto.org.pl. Se vi uzos nur du klavarojn - la nacian kaj la esperantan - vi povos ŝanĝi ilin per Alt+Shift. Mi ĝuste skribas tiun ĉi blogon helpe de la esperanta/estona klavaro.

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz