niedziela, 15 marca 2009

400 elektronikaj libroj

Sub la retadreso www.ipernity.com/doc/deodaro/album oni povas trovi albumon de ĉ. 400 elektronikaj libroj, grandparte en la formato PDF. La libroj estas elŝuteblaj nur se vi havas sian konton en Ipernity. Valoras krei ĝin, ĉar en Ipernity oni povas renkonti multajn esperantistojn.

Verdire, mi ne scias, ĉu la libroj estas laŭleĝaj, “ne-pirataj” eldonaĵoj. Tamen mi rekomendas almenaŭ trarigardi la kolekton, en kiu oni povas trovi, inter aliaj, la faman “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko” de Bertilo Wennergren, Zamenhofajn verkojn aŭ fabelojn de Hans Christian Andersen.

image

7 komentarzy:

  1. Vi povas ankaŭ tute libere kaj facile elŝuti mian tutan e-librejon (ĉefe la e-librejo de Franko Luin, kiu ne plu ekzistas rete).
    Jen la ligilo por pli ol 270 verkoj :
    http://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911
    ... do BV ne heziti! Ĝis baldaŭ!
    Mike59

    OdpowiedzUsuń
  2. Koregan dankon pro la malavareco.

    OdpowiedzUsuń
  3. Mi estas al vi dankema pro la utilaj informoj en via blogo.

    OdpowiedzUsuń
  4. mi estas filicxe

    OdpowiedzUsuń
  5. Tre bone!, sed vi devigas registrigi en ipernity

    OdpowiedzUsuń